"En Alia Lando" - Parto 2 da 2

| | Comments (0)

Far: Ernest Hemingway
Enesperantigis: Adamo Andersono
Traduko © 2003 Adamo Andersono
Prenata de "The Snows of Kilimanjaro and Other Stories" © 1927 Ernest Hemingway
(Malneto)

La majoro kiu estis la bonega barilaĵisto, ne kredis al kuraĝo, kaj pasis multan tempon dum ni sidis en la maŝinoj korektanta mian gramatikon. Li komplementigis min pri kiel mi parolis la Italian lingvon, kaj ni parolis kune facile. Iun tago mi diris ke la Italilingvo ŝajnas tia facila lingvo min ke mi ne povas interesiĝi pri ĝi; ĉio estis tiel facile por diri. “Ha, jes,” la majoro diris. “Kial, tiam, vi ne interesiĝas pri la uzo de gramatiko?” Tiel, ni interesiĝis pri la uzo de gramatiko, kaj baldaŭ Italilingvo estis tiel malfacila lingvo ke mi timis paroli al li ĝis mi havis korektan gramatikon en mia memso.

La majoro venis tre regule al la hospitalo. Mi ne pensas ke li ĉiam maltrafis tagon, kvankam mi estas certa ke li ne kredis je la maŝinoj. Estis tempo kiam neniu el ni kredis je la maŝinoj, kaj iun tagon la majoro diris ke ĝi estis ĉiu sensencaĵo. La maŝinoj estis novaj tiam kaj estis ni kiuj devis provi ilin. Ĝi estis idioteca ideo, li diris, “teorio, tiel alia.” Mi ne estis lerninta mian gramatikon, kaj li diris ke mi estas stula neebla malhonorulo, kaj si estis malsaĝulo pro penanta instrui min. Li estis malgranda homo kaj li sidis apike en lia seĝo kun li a dekstra mano ŝovita en en la maŝino kaj rigardis rekte la muron dum la rimenoj obtuzis supre kaj malsupre kun liaj fingroj en ili.

“Kio faras vi kiam la milito finos, se ĝi finus?” li demandis min. “Parolu gramatike!”

“Iros al la Usono.”

“Ĉu vi estas edziĝinta?”

“Ne, sed me esperas iĝi.”

“Des pli malsaĝa vi estas,” li diris. Li ŝajnis tre kolera. “Viro ne devas edziĝi.”

“Kiam, Signor Maggiore?”

“Ne nomu min ‘Signor Maggiore.’”

“Kiam ne devas viro edziĝi?”
“Li ne povas. Li ne povas,” li diris kolere. “Se li perdos ĉion, li ne devus loki sin en pozicio por perdi tiun. Li ne devus loki sin en pozicio por perdi. Li devus trovi aĵojn kiu li ne povas perdi.”

Li parolis tre kolere kaj amare, kaj rigardis rekte dum li parolis.

“Sed kial devus li perdos ĝin?”

“Li perdos ĝin,” la majoro diris. Li rigardis la muron. Tiam li rigardis malsupre la maŝinon kaj ektriris lian malgrandan mano el al loko inter la rimenoj kaj polmobatis ĝin forte kontraŭ lia femuro. “Li perdas ĝin,” li preskaŭ kriis. “Ne disputu min!” Tiam li vokis al la servisto kiu funkciis la maŝinoj. “Venu kaj maŝaltu ĉi tion damnindan aĵon.”

Li venis malantaŭe al la alia ĉambro por la lumtraktado kaj la masaĝo. Tiam mi aŭdis lin demandis la doktoron se li uzus lian telefonon kaj li fermis la pordon. Kiam li revenis en la ĉambro, mi sidis en alia maŝino. Li portis lian mantelon kaj lian ĉapo, kaj li venis rekte al mia maŝino kaj lokis lian brakon sur mian ŝultron.

“Mi tre bedaŭras,” li diris, kaj frapetis min sur mia ŝultro per lian bonan manon. “Mi ne estus malĝentila. Mia edzino ĵus mortiĝis. Vi devas pardoni min.”

“Ho—,” mi diris, sentante malsano por li. “Mi tre bedaŭras.”

Li staras tie mordanta lian pli malaltan lipon. “Estas tre malfacile ,” li diris. “Mi ne povas rizigni min.”

Li rigardis rekte preter mi kaj el tra la fenestro. Tiam li ekkriis. “Mi estas absolute malkapabla rizigni min,” li diris kaj strangoliĝis. Kaj tiam kriante, lia kapo supre rigardante nenion, portante sin rekte soldate, kun larmoj sur ambaŭ liaj vangoj kaj mordante liajn lipojn, li piediris preter la maŝinoj kaj el la pordo.

La doktoro diris min ke la edzino de la majoro, kiu estis tre juna kaj kiun li ne estis edziĝinta ĝis li estis definitive invalidita el la milito, mortigis per pneŭmonio. Ŝi estis malsana nur dum malmultaj tagoj. Neniu anticipis ke ŝi mortiĝus. La majoro ne venis al la hospitalo dum tri tagoj. Tiam li venis je la kutima horo, portanta negron bendon sur la maniko de lia uniformo. Kiam li revenis, estis grandaj enframigitaj fotografoj ĉirkaŭ la ĉambro, de ĉiaj vundoj antaŭ kaj post ili estis sanigitaj per la maŝinoj. En la fronto de la maŝino tiu la majoro uzis, estis tri fotografoj de manoj tiel tiuj de li kiuj estis tute restaŭritaj. Mi ne sciis de kie la doktoro haviginta ilin. Mi ĉiam komprenis ke ni estis la unua homoj kiuj uzis la maŝinoj. La fotografoj ne gravis majoron ĉar li nur rigardis el la fenestro.

Leave a comment

About this Entry

This page contains a single entry by Adam Anderson published on July 23, 2003 2:52 PM.

More Living was the previous entry in this blog.

"In Another Country" - Part 2 of 2 is the next entry in this blog.

Find recent content on the main index or look in the archives to find all content.

Powered by Movable Type 4.01