"Pura, Multlumita Loko" - Parto 4 da 4
Far: Ernest Hemingway
Enesperantigis: Adamo Andersono
Traduko © 2003 Adam Andersono
Prenata de "The Snows of Kilimanjaro and Other Stories" © 1927 Ernest Hemingway
"Ne," la kelnero kiu estis hastema diris, leviĝanta de mallevanta la metalajn ŝutrojn. "Mi havas fidon. Mi estas tute fido."
"Vi havas junecon, fidon, kaj oficon," la pli maljuna kelnero diris. "Vi havas ĉion."
"Kaj kion malhavas vi?"
"Ĉion krom oficon."
"Vi havas ĉion ke mi havas."
"Ne. Mi neniam havis fidon kaj mi ne estas juna."
"Ek. Vi haltu paroli sensencaĵon kaj ŝlosu la kafejon."
"Mi estas de tiuj kiu ŝatas resti malfrue ĉe la kafejo," la pli maljuna kelnero diris. "Kun ĉiuj kiu ne deziras enlitiĝi. Kun ĉiuj kiu bezonas lumon dum la nokto."
"Mi deziras iri hejmon kaj al lito."
"Ni estas du malsamaj specoj," la pli maljuna kelnero diris. Li estis nun vestinta por iri hejmon. "Estas ne nur demando pri juneco kaj fido kvankam tiuj aĵoj estas tre bela. Dum ĉiu nokto mi estas malvolonta fermi ĉar estas eble iu kiu bezonas la kafejon."
"Hombre, estas bodegas malferma dum la tuta nokto."
"Vi ne komprenas. Ĉi tio estas pura kaj agrabla kafejo. Ĝi estas multlumita. La lumo estas tre bona kaj ankaŭ, nun, estas ombroj de la folioj."
"Bonan nokton," diris la pli juna kelnero.
"Bonan nokton," la alio diris. Malŝaltanta la elektran lumon li daŭradis la konversacion kun sin. Estas la lumo ja vere sed estas necese ke la loko estas pura kaj agrabla. Certe oni ne deziras muzikon. Nek povas oni stari antaŭ la drinkejo digne kvankam tio estas tute provizita por ĉi tiuj horoj. Kion timis li? Ĝi ne estis timo aŭ timego. Ĝi estis tute nenio kaj viro estis nenio ankaŭ. Ĝi estis nur tio kaj lumo estis tute tion ĝi bezonis kaj certa pureco kaj ordo. Iuj loĝis en ĝi kaj neniam sentis ĝin sed sciis ke ĝi estas nada y pues nada y nada y pues nada. Nia nada kiu estas en nada, nada estas cia nomo cia regno nada cia estos nada en nada tiel estas en nada. Donu nin ĉi tio nada nian ĉiutagan nada-n kaj nada nin nian nada-n dum ni nada nian nadas-n kaj nada nin ne en nada sed liveru nin for nada; pues nada. Aklamas nenion plena da nenio, nenio estas kun ci. Li ridetis kaj staris antaŭ drinkejo kun brilanta vaporprema kafmaŝino.
"Kio estas de vi?" demandis la drinkejmastro."
"Nada."
"Otro loco mas," diris la drinkejmastro kaj forturnis.
"Taseto," diris la kelnero.
La drinkejmastro verŝis ĝin por li.
"La lumo estas tre hela kaj agrabla sed la drinkejo estas malpolurita," la kelnero diris.
La drinkejmastro rigardis lin sed ne respondis. Estis tro malfrue en la nokto por konversacio.
"Ĉu vi deziras alian copita-n?" la drinkejmastro demandis.
"Ne, dankon," diris la kelnero kaj foriris. Li malŝatas drinkejojn kaj bodegas-n. Pura, multlumita kafejon estis tre malsama aĵo. Nun, sen pensanta plu, li irus hejmon al lia ĉambro. Li kuŝus en la lito kaj fine, kun taglumo, li dormus. Post ĉio, li diris sin, estas kredeble nur sendormeco. Multoj devas havi ĝin.
