Ombro--Parabolo - Finalo
de: Edgar Allan Poe
enesperantigis de: Adam Anderson
traduko © 2003 Adam Anderson
Hura! kvankam mi marŝas tra la valo de l’ Ombro.
—Psalmo de Davido
Vi legantaj estas ankoraŭ de la vivantoj, sed mi skribanta tre longe antaŭ paŝis mian pasejon en la regiono de ombroj. Ĉar ja strangaj okazoj okazos, kaj sekretaĵoj estos sciitaj, kaj multaj jarcentoj paŝos for, antaŭ ĉi tiujn estos viditajn per viroj. Kaj, kiam viditajn, estos kelkaj por malkredi, kelkaj por dubi, kaj ankoraŭ kelkaj kiuj trovos multan por mediti de la karakteroj kiu estas ĉi tie, ĉizitaj per grifelo de fero.
La jaro estis jaro de teruro, kaj de sentoj pli intensa ol la teruro por kiu estas ne nomo sur la mondo. Ĉar multaj mirindaĵoj kaj signoj okazis, kaj vaste kaj dise, transmare kaj transtere, la flugiloj negraj de la Pesto estis sternitaj. Al ĉi tiuj, tamen, ruzaj en la steloj, ne estis malsciite ke la ĉieloj portas aspekto de malsano; kaj al mi, la Greka Oinos1, kaj aliaj, estis evidente ke nun alvenis la alternado de tiu sepcent-naŭdek-kvara jaro kiam, dum la eniro de Arieso, la planedo Jupitero, estas kunigita kun la ringo ruĝa de la terura Saturno. La spirito kurioza de la ĉieloj, se mi miskompredas ne grande, manifestas sin, ne nur en la globo fizika de la Tero, sed ankaŭ en la animoj, imagadoj, kaj meditadoj de la homaro.
Kun kelkaj flakonoj de la vino ruĝa Chian2, internen la muroj de halo nobla, en urbo malluma nomas Ptolemais3, ni sidis, dum la nokto, en kompanio de sep. Kaj en nia ĉambro ne estis enirejo krom per pordo alta de latuno; kaj la pordo estis formita far la artisto Corinnos, kaj, estante de bonkvalito malofta, si estis fiksita interne. Drapiraĵoj nigraj, simile, en la ĉambro krepuska, blokis nian vidaĵon de la luno, la steloj ardaj, kaj la stratoj senpopulaj—sed la aŭguro kaj la memoro de Malbonegeco: ili tiel neekskludigus. Estis aĵoj ĉirkaŭ ni, kaj de kiu mi povas diri ne konton klaran—aĵoj materiaj kaj spiritaj—pezeco en la atmosfero—senso de sufoko—anksieco—kaj, pli ol ĉio, tiu stato terura de ekzisto kiu la nervuloj spertas kiam la sensoj estas akre vivantaj kaj maldormaj, kaj dume la potencoj de pensado estas dormanta. Morta pezo pendis super ni. Ĝi pendis super nia membroj—super la hejmmeblaro—super la pokaloj per kiuj ni trinkis; kaj ĉioj estis deprimitaj, kaj elportitaj malsupre per tio—ĉioj krom la flamoj de la sep lampoj de fero kiuj ilumigis nian ĝojfeston. Suprenirante per linoj altaj maldikaj de lumo, ili tiel restis brulante tute pale kaj senmove; kaj en la spegulon sia glaceo formis, sur la ronda tablo de ebono ĉe kiu ni sidis, ĉiu de ni kunigitaj rigardis la palecon de lia propra mieno, kaj la agititan kolergrimacon en la vizaĝalteraj okuloj de liaj akompantoj. Tamen ni ridis kaj estis feliĉaj en nia konvena maniero—kiu estis histeria; kaj ni kantis la kantojn de Anacreon4—kiu estas frenezaĵo; kaj ni trinkis multe—kvankam la vino purpura rememorigis nin de sango. Ĉar estis ankoraŭ alia okupanto de nia ĉambro en la persono de Zoilus5 juna. Morta, kaj li kuŝis maksimumlonge, vuale;—la genio kaj la demono de la sceno. Ve! li montris nenion por nia ĝojo, krom ke lia mieno, distordita peste, kaj liaj okuloj, en kiuj Morto estingis nur duone la fajrojn de la pesto, ŝajnis interesiĝi de nia gajeco tiel la mortuloj eble hazarde partoprenas en la gajeco de tiuj mortotaj. Sed kvankam mi, Oinos, sentis ke la okuloj de la mortuloj rigardis min, mi ankoraŭ perforcis min nepercepti la amaron de ilia esprimo, kaj, rigardante malsupre stabile en la profundoj de la ebonspegulo, kantis laŭtvoĉe kaj sonorvoĉe la kantojn de la filo de Teios6. Sed grade miaj kantoj malkomencis, kaj siaj eĥoj, rulante malapude inter la zibeldrapiraĵoj de la ĉambro, iĝis malfortaj, kaj maldistingeblaj, kaj tiel forfadis. Kaj jen! de la intero de tiuj zibeldrapiraĵoj de kie la sonoj de la kanto foriris, tie elvenis ombro malluma kaj malklara—ombro tiel la luno, kiam malalta en ĉielo, eble kreas de la figuro de homo; sed ĝi estis la ombro nek de homo nek de Dio, nek de io ajn konata. Kaj tremetante dum iom da tempo inter la drapiraĵoj de la ĉambro, ĝi post iom da tempo restis tutvideble sur la surfaco de la pordo de latuno. Sed la ombro estis malklara, kaj senforma, kaj maldifinita, kaj estis la ombro nek de la homo nek de Dio—nek Dio de Grekio, nek Dio de Chaldæa7, nek iu ajn Dio Egipta. Kaj la ombro restis sur la pordmalfermo latuna, kaj sub la arko de la entablemento de la pordo, kaj nemovis, kaj neparolis iu ajn vorto, sed tien senmoviĝis kaj restis. Kaj la pordo sur kio restis la ombro estis, se mi memoris ĝuste, kontraŭ la piedoj de la Zoilus juna vualita. Sed ni, la sep ĉi tien kunigita, vidinte la ombron dum ĝi venis el la interno de la drapiraĵoj, kuraĝis ne stabile rigardi ĝin, sed malsuprenigis niajn okulojn, kaj fiksrigardadis daŭre en la spegulo de ebono. Kaj post iom da tempo mi, Oinos, parolante per mallaŭtaj vortoj, demandegis de la ombro ĝian loĝejon kaj ĝian nomon. Kaj la ombro respondis, “Mi estas OMBRO, kaj mia loĝejo estas ĉirkaŭ la Katakomboj de Ptolemais, kaj apud tiuj mallumaj ebanaĵoj de Helusian kiuj limigas la kanalo abomena Charonian8.” Kaj tiam ni ja, la sep, foriris niajn sidejojn pro hororo, kaj staris tremante, tremantege, kaj konsternegite, ĉar la tonoj en la voĉo de la ombro ne estis la tonoj de iu ajn unuopa estanto, sed de multegaro de estantoj, kaj variigante siajn kadencojn de silabo al silabo, falis krepuske sur niaj oreloj per la akcentoj bonmemoritaj kaj konataj de multaj mil forpasintaj amikoj.

Leave a comment